Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 273 (2011-05-29)
[instru-german] sukcesa PSI, kursoj, KER-ekzamenoj, ICH, fondaĵo

La 27a Printempa Semajno Internacia (PSI) okazis inter 22-29.04.2011 en Waldfischbach-Burgalben. La tradicia renkonto de GEA allogis per varia programo: interesaj prezentadoj, prelegoj, aktiviga manlaborado, paska ovoserĉado, muziko, dancado, pupteatraĵo, ktp. El instrua vidpunkto aparte menciindas la viglaj Cseh-metodaj lingvokursoj de Sabine Trenner por infanoj kaj plenkreskuloj. Ne mankis programeroj por naturamantoj: migrado, ekskursoj al la regiono, vizito de muzeoj. Novaĵo estis la bone vizitita Movada Foiro, bunta prezentado de Esperanto-eventoj, eldonaĵoj, varbiloj.

Por multaj personoj estis grava momento la internaciaj KER-ekzamenoj de UEA-ITK. Paralele okazis KER-ekzamenoj en Sete, Francio, tiel granda grupo de ekzamenitoj povis submetiĝi al lingva testado en niveloj B1, B2 kaj C1. Dum PSI 8 personoj ekzameniĝis en B2 kaj C1 niveloj, ĉiuj sukcese trapasis la parolan parton, la korektado de la skribaj taskoj ankoraŭ daŭras.

Ankaŭ Interkultura Centro Herzberg (ICH)/Germana Esperanto-Centro (GEC) ekspoziciis pri sia tutjara programo, disdonis sian jarkalendaron, invitis al lingvokursoj, klerigsesioj. La refreŝigitan programkalendaron kun edukaj ofertoj en ĉiu monato dum 2011 vi povas vidi ĉe http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910

Dum PSI mi prelegis ankaŭ pri la multflanka agado de ICH/GEC, plifortigita kunlaboro kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj ĉefe pri la nova 'Fondaĵo Esperanto-urbo', kiu alvokas ĉiujn al subteno por realigi estontajn instruagadojn, interkulturajn edukcelojn kaj laŭeble baldaŭan malfermon de publika informcentro por Esperanto.

Refreŝigitan programkalendaron por 2011 kun aktualaj informoj, kursoj, klerigsesioj kaj aliaj Esperanto-eventoj vi trovas ĉe http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910

Jen kelkaj baldaŭaj, gravaj:

- 20-22.05 - 51a Studmodulo de GEA-filio por klerigado kaj kulturo.

- 27-29.05 lingvokursoj por komencantoj, daŭrigantoj

- 11.06: jarĉefkunveno de AGEI dum la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) inter 16:00-17:30 en Haus Mariengrund, Nünningweg 133, D-48161 Münster, Stadtteil Gievenbeck, Tel. 0251 / 871 12-0, Fax: 871 1260, http://www.haus-mariengrund.de. Inter 30. septembro kaj 04. oktobro okazos la jam Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia TORPEDo la sepan fojon en Herzberg am Harz.

Kun koraj salutoj,

Zsofia Korody

komisiito de GEA por instruado

prezidanto de AGEI

http://esperanto.de/agei

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026